Alberto Breccia | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1919 en Montevideo |
Morto | 10-an de novembro 1993 (74-jaraĝa) en Bonaero |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino Urugvajo |
Subskribo | |
Familio | |
Infanoj | Cristina Breccia (en) , Enrique Breccia, Patricia Breccia (en) |
Okupo | |
Okupo | bildliteraturisto comics creator (en) desegnisto de bildrakonto ilustristo |
Alberto BRECCIA [BREĉja] (Montevideo, 15-a de aprilo de 1919 - Bonaero, 10-a de novembro de 1993) estis urugvaja bildliteraturisto, kiu faris sian karieron en Argentino.[1][2][3] Liaj plej gravaj verkoj estas Sherlock Time, Ernie Pike, Mort Cinder, Vida del Che Guevara kaj readaptaĵo de El Eternauta, ĉiuj kun scenaroj de Hector Germán Oesterheld, same kiel Perramus kun scenaro de Juan Sasturain. Oni konsideras lin unu el la plej gravaj reprezentantoj de la bildliteraturo en Argentino kaj unu el la ĉefaj ikonoj de la tutmonda bildliteraturo.
Li kunlaboris en la komenco de la kariero de sia filo la same bildliteraturisto Enrique Breccia.